Lhasa de Sela
Aspekto
Lhasa de Sela | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1972 en Big Indian |
Morto | 1-an de januaro 2010 (37-jaraĝa) en Montrealo |
Mortokialo | Mama kancero |
Tombo | Notre Dame des Neiges Cemetery (en) |
Loĝloko | Montrealo |
Ŝtataneco | Usono Meksiko |
Alma mater | St. John's College (en) The Urban School of San Francisco (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.lhasadesela.com/ |
Lhasa de Sela (naskiĝis la 27-an de septembro 1972 en Big Indian, Catskills, Novjorko, Usono, mortis la 1-an de januaro 2010 en Montréal, Québec, Kanado), estis usona-meksika plurlingva kantistino kaj kantverkistino kiu ofte koncertis sub la nomo Lhasa.
Ŝi naskiĝis en Big Indian en la ŝtato Novjorko, Usono. La patro estis el Meksiko, la patrino el Usono, kaj ŝi kreskis en ambaŭ landoj, dum ĉe la fino de sia vivo ŝi vivis en Kanado kaj Francio .
Lhasa kantis en la hispana, la angla kaj la franca, kaj ŝiaj diskoj estas kutime klasifikitaj kiel mondmuziko. La unua disko, La Llorona estis tute en la hispana, la dua, The Living Road (La Vivanta Vojo), alternis inter la angla, hispana kaj franca, dum la tria, Lhasa, estas tute en la angla.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1998 – La Llorona
- 2003 - The Living Road
- 2009 - Lhasa
- 2017 - Lhasa Live In Reykjavik (viva albumo)
- Varbaj unuopaĵoj
- 1997 - "Los Peces"
- 1997 - "El Desierto"
- 1997 - "De Cara a La Pared"
- 2003 - "La Confession"
- 2003 - "La Marée Haute"